Path: senator-bedfellow.mit.edu!dreaderd!not-for-mail Message-ID: Supersedes: Expires: 31 May 2004 09:23:01 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto,soc.answers,news.answers From: Yves Bellefeuille Subject: FAQ-eto pri spamo Reply-To: Yves Bellefeuille Followup-To: soc.culture.esperanto Approved: news-answers-request@mit.edu Summary: Basic information about spam. In Esperanto. Bazaj informoj pri spamo. En Esperanto. Organization: None X-Last-Updated: 2000-03-08 Originator: faqserv@penguin-lust.MIT.EDU Date: 17 Mar 2004 09:23:45 GMT Lines: 189 NNTP-Posting-Host: penguin-lust.mit.edu X-Trace: 1079515425 senator-bedfellow.mit.edu 577 18.181.0.29 Xref: senator-bedfellow.mit.edu soc.culture.esperanto:135440 soc.answers:18918 news.answers:267947 Archive-name: esperanto/spamo Posting-Frequency: Every two months (afishita chiujn du monatojn) URL: http://www.esperanto.net/veb/spam-faq.html FAQ-eto pri spamo ================= Char "spamado" en la esperanta ret-komunumo shajne komencas esti problemo, mi preparis FAQ-eton pri tio. Por gheneralaj informoj pri spamo, vidu la fontojn kiujn mi mencias che la fino. KIO ESTAS "SPAMO"? "Spamo" estas mesagho amase sendita per ret-poshto al homoj kiuj ne petis ghin, au mesagho amase afishita en pluraj Usenet-grupoj. La nomo venas de la usona viandajho "Spam", kiu estis famigita de la brita komedi-grupo Monty Python. Kompreneble, oni rajtas amas-sendi mesaghon al la abonantoj de poshto-listo, al homoj kiu petis informojn pri io, ktp. Mesagho sendita al nur unu persono au afishita en nur unu Usenet-grupo ne estas spamo, kia ajn estas ghia enhavo. Ghi tamen povas esti fia pro aliaj kauzoj, kompreneble. CHU GRAVAS LA ENHAVO DE LA MESAGHO? "Spamo" estas iu ajn mesagho amas-sendita, sendepende de enhavo. Ofte la mesagho estas komerca, sed spam-mesaghoj foje temas pri religio, chen-leteroj, petoj ke oni sendu plendojn au salutojn al diversaj homoj, au aliaj stultajhoj. La enhavo tamen povas helpi decidi chu la spamo estis sendita pro malico, au pro stulteco kaj naiveco. Tio povas influi la reagon de la sistemestro (vidu poste). Lastatempe aperis spam-mesaghoj kiuj false informas pri ne-ekzistantaj virusoj, ekz-e "Good Times", "Penpal Greetings" au "Join the Crew", kun peto ke oni amase plusendu la mesaghon. Tiuj avertoj estas chiam falsaj; nepre ne plusendu ilin. KIO PRI LA ADRESARO DE DERK? La adresaro de Derk Ederveen diras ke ghi estas "por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado", kaj ke oni ne uzu ghin "por sendi mesaghon al chiuj". Tia amas-sendado do kontrauus la eksplicitajn regulojn de la adresaro, denove senkonsidere de la enhavo. Tamen, se oni plendas pri spamo (vidu poste), la sistemestro vershajne konsideros la gheneralan regulon kontrau spamado kiel pli konvinkan argumenton ol la regulojn de la adresaro. KIEL MI POVAS DISKONIGI ANONCON? Se vi volas diskonigi anoncon au dissendi mesaghon, afishu ghin unu fojon en Usenet-grupo soc.culture.esperanto, au sendu ghin unu fojon al la poshto-listo che esperanto-l@netcom.com. La Usenet-grupo kaj la poshto-listo automate intershanghas mesaghojn, do ne sendu ghin al ambau. KIEL MI PLENDU PRI SPAMO? Sendu plend-mesaghon al "postmaster@sistemo.de.la.fiulo". Diru ke vi plendas pri spamo kaj sendu kopion de la spam-mesagho kun la "kapo" (vidu poste). Skribu afable; memoru ke la sistemestro ne kulpas pro la ago de sia uzanto, kaj via celo supozeble estas ke la sistemestro helpu vin, ne ke li koleru kontrau vi. Se vi ne konas la lingvon de la sistemestro de la spaminto, vi povas skribi en la angla kaj uzi jenan vortumon: "I'd like to complain about the following spam message". (Mi deziras plendi pri jena spamajho.) Poste estu kopio de la spam-mesagho. Profesiaj spamistoj kashas sian identecon por malhelpi ke oni plendu kontrau ili. Oni devas legi la tutan "kapon" de la mesagho por malkovri kiu fakte sendis ghin. Kun kelkaj programoj, oni uzu la ordonon "Show all Headers" au simile por vidi tiun kapon. Jen ekzemplo de kapo de mesagho kiun mi ricevis: Received: from VMSrelay4.pcy.mci.net (vmsrelay4.pcy.mci.net [204.71.0.56]) by mail.storm.ca (8.8.6/8.8.6) with ESMTP id DAA08627; Sat, 27 Sep 1997 03:52:43 -0400 (EDT) >From: waynesmail@mci2000.com Date: Fri, 26 Sep 1997 22:31:38 -0500 (EST) Subject: FREE!! $20.00's Worth Of Long Distance Phone Cards!! To: waynesmail@mci2000.com Reply-to: waynesmail@mci2000.com Message-id: <> Comments: Authenticated sender is La linio "From" asertas ke la sendanto estas che mci2000.com. Tamen la linio "Received" montras ke la mesagho iris de mci.net al storm.ca (mia sistemo). Do oni plendu al postmaster@mci.net. Vi ankau povas sendi plendon al "postmaster" che *via* sistemo; foje li blokos la estontajn mesaghojn de la spaminto, tiel ke vi ne plu ricevos mesaghojn de li. Tamen tio prezentas aliajn problemojn, kaj ne chiuj sistemoj faras tion. Vi povas demandi al via sistemestro chu vi sendu al li kopiojn de plendoj pri spamo. En sia adresaro, Derk Ederveen petas ke oni informu lin per mallonga mesagho se oni suspektas misuzon de la adresaro per spamado. KIEL MI *NE* PLENDU PRI SPAMO? Ne reciproke amas-sendu mesaghojn ("poshto-bombado") al la spaminto. Tio estas same neakceptebla kiel la spamado mem, kaj vi povus perdi vian propran konton. KION FAROS LA SISTEMESTRO DE LA SPAMINTO? Chiutage homoj perdas siajn ret-konektojn pro spamado. Grandaj servoj kiel Compuserve kaj America On Line (AOL) publike aperigas listojn de kontoj nuligitaj pro spamo. Ofte, la sistemestro nur admonos la uzanton, se li ne antaue spamis kaj shajne agis pro ne-scio au naiveco. Foje oni volonte konkludos ke la uzanto estis nur naiva pro la enhavo de la mesagho. Post tiu admono oni kutime ne plu toleros spamon. Pro gravaj spamadoj oni tuj nuligas konton. SED MI NE VOLAS KE LA SPAMINTO PERDU SIAN RET-KONEKTON! En tiu kazo, skribu al la spaminto kaj atentigu lin ke amas-sendado estas ne-permesita, senkonsidere de la enhavo de la mesagho. Lau mia sperto, tio ofte ne funkcias, kaj la spaminto respondas ke li rajtis amas-sendi sian mesaghon pro ghia "graveco", au char li ne sendis komercan mesaghon, ktp. Tiam oni tamen devas plendi che la sistemestro de la spaminto se oni volas malhelpi ke li spamu denove. PLIAJ INFORMOJ (EN LA ANGLA) Fight Spam on the Internet! http://spam.abuse.net/spam/ The Net Abuse FAQ http://www.cybernothing.org/faqs/net-abuse-faq.html Ankau regule afishita en news.admin.net-abuse.bulletins _Stopping Spam_, de Alan Schwartz kaj Simson Garfinkel, http://www.amazon.com/exec/obidos/ASIN/156592388X/esperantofaq Eldonita de O'Reilly and Associates, http://www.ora.com/ oktobro 1998, 191 paghoj, ISBN 1-56592-388-X, USD 19,95 Coalition Against Unsolicited Commercial Email (CAUCE) http://www.cauce.org/ Eblas senpage alighi al la kontrau-spama organizo CAUCE. Similaj organizoj ekzistas ankau en Europo, http://www.euro.cauce.org/ kaj en Australio, http://www.caube.org.au/ Stimm gegen Spam! http://www.politik-digital.de/spam/ Peticio kontrau spamo, por shtatanoj de la Europa Unio. En la germana kaj aliaj lingvoj. Address Munging Considered Harmful http://www.interhack.net/pubs/munging-harmful/ Address Munging FAQ http://www.faqs.org/faqs/net-abuse-faq/munging-address/ Mi ne rekomendas la uzon de falsitaj au "kontrau-spamaj" ret-adresoj: vidu la argumentojn en la dokumento "Address Munging Considered Harmful". Se vi tamen deziras uzi tian adreson, vidu la konsilojn en la "Address Munging FAQ". Krome, la lasta elemento de falsita adreso estu ".invalid", por ke estu klare ke oni ne uzu la adreson. (Tamen, ne sufichas simple aldoni ".invalid" al valida adreso por igi ghin kontrau-spama; necesas krome falsi la adreson.) Oni chiuokaze uzu kontrau-spamajn adresojn nur en Usenet-grupoj; ne havas sencon uzi ilin en ret-poshto. Mi volonte ricevos sugestojn pri utilaj inform-fontoj en aliaj lingvoj. Verkis: Yves Bellefeuille